martedì 8 luglio 2014

LE PICCOLE COSE IN ESPERANTO

Un racconto de Le Piccole Cose è stato scelto per entrare a far parte di un'antologia in esperanto (non sapete cos'è? Leggete qui) in particolare si tratta del racconto Mitterndorf, dedicato alla popolazione di Vermiglio (val di Sole, Trentino) costretta a lasciare le proprie case nel 1915 per vivere tra miseria  e stenti nel campo di baracche di Mitterndorf, nell'Austria superiore. Ecco un assaggio del testo in esperanto, vi aggiornerò in seguito per l'antologia.


La unua mondmilito, startinta en Eŭropo en 1914, envolvis Italion per militdeklaro al Aŭstrio la 24an de majo 1915. La stabo de la aŭstra armeo volis tiam krei sekurec-zonon de ĉ. 10 kilometroj apud la landlimo; tial la aŭtoritatoj de Cles, tiam sub Aŭstrio, decidis pri evakuado de la loĝantaro de Vermiglio, vilaĝo en tiu teritorio. La vilaĝo estis itallingva kaj do potenciale favora al Italio, tial la loĝantaro estis internigita en germanlingvan regionon en norda Aŭstrio. La evakuado estis ordonita la 22an de aŭgusto kaj kelkajn tagojn poste okazis la unuaj forveturoj. Post la pactraktato la tuta regiono ekapartenos al la itala ŝtato, tiam reĝolando.


Ili estis ĵus revenintaj de la vespera religia funkcio. En ĉiu hejmo de la vilaĝo estis granda la nekredemo pri la vorto eldiritaj de la pastro malmulte antaŭe, tiom teruraj, ke neniu el la partoprenintoj de la meso komence iin kredis veraj: multaj estis pensitaj pri ŝerco, retnis rideton, aliaj rigardis pastron giovanni por kompreni, ĉu, hazarde, li estis iom ebrieta. Ankaŭ la paroĥestro, ĉirkaŭrigardante, estis iam rimarkinta, ke oni ne lin prenas serioze kaj do, per tono ne refutebla, ripetis detale kaj orde la indikojn de la Leŭtenantjo kaj kun la larmoj en la okuloj, ĉar li bone konsciis,ke devas foriri ankaŭ li, konkludis la meson per “ni estu kuraĝaj, gefratoj. Dio ne nin forlasos”, sed la voĉo tremis en lia gorĝo kaj malkaŝis lian tutan desperon. Ĉirkaŭe la personojamasiĝis por iri proksimen, por demandi, ĉu ĉio estas vera,kaj ĉu vere oni estos devigita forlasi ĉion. Kaj al ĉiuj la kompatinda sacerdoto respondis, ke jes, estas vere, ke la aŭstroj ordois evakui la vilaĝon, ke oni havas malmulte da tempo kaj ke alion li ne scias. Kaj estis vere: al li estis komunikita nenio plia kaj, kvankam li klopodis kuraĝigi la aliajn, li mem unua bezonis iom da espero. Sed kie trovi ĝin, die, meze di tiu amaso freneziĝinta kiu lin atakas per demandoj, kiu krias, ke el la vilaĝo li ne foriros eĉ koste de sia vivo? Fine li estis sukcesinta malplenigi la superplenegan preĝejon, kien lastmomente eniris ankaŭ tiuj kiuj antaŭe estis ĉe la drinkejo kaj kiuj neniam partoprenis la meson, li ripetis lastan fojon la regulojn starigitajn por la forveturo el la vilaĝo: kunporti ne pli ol kvin kilogramojn da personaĵoj, klopodante privilegii manĝaĵojn kaj vestojn (kvankam iu foto aŭ kara objekto povus konsistigi nutraĵon por la animo multe pli gravan) kaj skribi sur la valizoj la adreson de Salcburgo. “Sed do kien ni iros, pastro Giovanni?” lin demandis maljunulineto kiu tute tremis, kaj kiu je la nura ideo forlasi la vilaĝon, sentis ke ŝi mortas. “Mi ne scias, Maria, mi ne scias. Sed mi estos kun vi”. Ĝuste tiuj lastaj vortoj relevis dum momento la spiriton de la ĉeestantoj: “Se sinjoro paroĥestro venas kun ni” ili pensis “tiosignifas,ke ni ne estos tute solaj por alfronti nian destinon”. Li estingis la votkandelojn dum ankaŭ la lastaj fideluloj ekpaŝis hejmen, kaj ŝlosil la pordojn de la preĝejo. Dum li iris direkta al la tie apuda sakristio, li aŭdis ankoraŭ la voĉadon de la loĝantoj kiuj en la stratoj parolis pri la tragedio kiu ilin trafis, la plorojn kaj la koleron de multaj. Ili iris hejmen, konsolante unu la alian, nur li restis sola, sen amika vizaĝo al kiu sin turni por malpezigi siajn penojn. Estis eĉ ne plu la servistino, mortinta antaŭ monatoj, kaj ĝis tiam pastro Giovanni ankoraŭ ne trovis anstataŭantinon. “Pcience” li diris al si mem “jam ŝi ne plu utilos”. Li eksidis ĉe la malgranda kuireja tablo, kunla vizaĝo inter la manoj. Li estis alveninta en tiun komunumon antaŭ sep jaroj, juna sacerdoto plena de entuziasmo, kaj li estis enamiĝinta al la vilaĝeto inter la montoj, al la pura aero kiun oni spiras je tiu alteco, al la arbaorj kaj al la klaraj akvojde ĝiaj torenotj, plaĉis al li ankaŭ la personoj. Iom fermita komence, sed simpla kaj rekta, entute bona. Estis personoj kutimantaj labori multe, iu en la kampoj en la staloj kaj en la paŝtokabanoj kiuj ornamis la montosuprojn, iu en la arbaroj por haki la lignon, personoj kiuj havis malmulte da tempopor diskuti pri sofismoj aŭ filozofioj kaj tiu malmulto, kiun ili diris, preskaŭ ĉiam konccrnis la aktivadojn praktikatajn tage kaj nokte, la familion kaj la kredon. Jes, ĉar en tiu loko Pastro Giovanni trovis bonulojn, kiuj ne forgesis iri al la meso dimanĉe aŭ fari oferdonon al la Madono aŭ lumigi kandelon kiam iliaj preĝoj estis aŭskultitaj; ĉefe ili kompreis plene la signifon de vorto “solidareco”, kaj kiam unu el ili bezonis helpon, ili formetis rankorojn aŭ malamikecojn kiuj neeviteble ekzistis inter familioj aŭ unuopuloj, kaj klopodis esti utilaj. Li estis perfekte integriĝinta, tiel ke nun ŝajnis al li ke li naskiĝis en tiu loko kaj pri ĉiu viro, ino aŭ infano li povis memori fakton, epizodon en kiu li aŭ ŝi estis protagnoisto, kaj li parolis perfekte la dialekton dela zono, dum li preskaŭ forgesis la sian. Siaflanke la lonĝantoj vidis en lia figuo timema kaj samtempe decida iun spcon de milda protektanto de animoj, kaj ili turniĝis al li por ĉiu malgravaĵo por havi konsilon. Kiel tiun fojon kiam giacomo montis al li la terpomoj de la kampo ĵus pioĉitajn el la grundo, duone putrajn, kaj demandis lin ĉu tio estas puno de Dio ĉarli endormiĝis dum la Palmodimanĉo, aŭ tiun fojon, kiam la knabetoj de la katekismo, por fari al li ŝercon, lin enfermis en la konfesejon, aŭ kiam, jarojn antaŭe, brulo damaĝis grave izolan domon for de la vilaĝo kaj pastro Giovanni gastigis en la sakristio tiun familion dum tri monatoj. Kaj tamen, malgraŭ ls amemo kiun la popolo montris al li, la pastro konsante timis ne esti je la alteco de iuj situacioj, timis erari en io kaj ne esti bona sacerdoto por siaj paroĥanoj. Pri tio pensis tiun vesperon pastro Giovanni, doninte la anoncon pri la baldaŭa forveturo de la vilaĝo al Aŭstrio. La unua grupo forveturos du tagojn poste kaj li estis decidinta iri kun tiuj; la aliaj sekvos post malmultaj tagoj. Dum kiom da tempo ili forestos. For de la vilaĝo? Kien ilin fosendos la aŭstria registaro, engaĝita tiumomente kun siaj kompanioj ĝuste sur tiuj montosuproj kiujn li tiom ŝatis? Estis demandoj kiuj en tiu momento estis nnerespondeblaj. Neniu sukcesis dormi tiun nokton; la flametoj dela brulantoj a kandeloj lumigis la fenestrojn per flagroj: ĉiuj preĝis petante la Madonon ke ili restu en la vilaĝo, ke ili ne devu forlasi la murojn de la domo kie ili ĝojis kaj suferis, kie naksiĝis iliaj filoj, kie la maljunuloj volis morti en sia lito, kaj la stratojn kie la infanooj kuris kaj la fontanojn kie matene la virinoj kantis lavante la tukojn kaj la placon de la preĝejo kie oni parolis pri ĉio kaj nenio kaj kie komenciĝis la majaj procesioj, kaj la pontojn super la plaŭdantaj torentoj kaj la herbejojn kie estis pene falĉi la herbon sub la varmo de l’ somero, sed estis beke halti en la ombro, je la fino, kaj trinki glason da vino. Kaj ili petis, ke oni ne devu lasi la bestojn, kiuj, kvazaŭ ili konscius ke io terura estas okazonta, agitiĝis malkvietaj en la stalo, nek la tombejon, kie ripozis por ĉiam iliaj mortintoj. Eĉ la ŝtonoj de la senmorteraj muretoj, konstruitaj rande de la vojetoj mallarĝaj kaj krutaj ka la penseoj aperantaj ie kaj tie inter la fendoj konsistigis kaŭzojn de nostalgio ka jbedaŭro, kaj eĉ la longaj kaj malvarmaj vintroj, pri kiu ili tiom plendis, ŝajnis nun neanstataŭigeblaj kaj belaj al iilaj okuloj. Ĝis la lasta momento la personoj portis lumilojn en la preĝejeton, tiel ke la ĉefaltaro brilis, heligita de centoj da lumoj. Estis preĝpetoj ne aŭskutitaj aŭ, simple, aŭskultitaj sed ne kontentigitaj pro misteraj kaŭzoj. Du tagojn poste, fakte, la unua grupo estis kunveninta en la placon, kaj necesis sufiĉe longa tempo por ke ĉiuj loĝantoj de la ekstera kvartalo estu pretaj. Ĉiu lasis liberaj la bestojn, ilin karesinte lastan fojon, kaj ĉiuj tuŝetis milde la dometojn fermitajn kaj jam neloĝatajn, kaj kiam peceto de stukaĵo falis en la manon, ili metis ĝin en la poŝon kvazaŭ la plej valoran el la trezoroj, kaj ili ne deigis la rigardon de sia eta mondo ĝis la loĝejo malaperas el ilia vido malantaŭ kurbiĝo, deklivo, kaj tiam la larmoj retenitaj ĝis tiu momento eksplodis senpaŭze, kaj ĉiuj, enfermitaj en sia perosna doloro, kunpartigis la saman angoron. Pastro Giovanni faris la samon fermante la pordon de la paroĥestra loĝejo kaj, laste, la preĝejon. Li blovis sur la lumantajn kandelojn, ilin estingis unuope, sen urĝo, li surgenuiĝis ĉe la unua benko fronte al la statuo de Sankta Stefano kaj singultante li diris lastan preĝon, ne por resti, ĉifoje, sed por povi reveni baldaŭ hejmen. Poste li prenis sian ornaton, la brevieron, la kalikon por la hostioj distribuotaj dum la Meso, kaj alvenis en la placon al siaj homoj. Kia spektaklo prezentiĝis al li! Tiuj bonuloj, kutime tiom dignoplenaj kaj ordaj enla montrado de siaj sentoj, estis bloke amasiĝinta, kvazaŭ por starigi defendan muron; ĉiu kun sia valizo subbrake kaj esprimo afliktita en la vizaĝo. Kiom li estus dezirinta sin oferi en iila loko, esti martirigita kiel la kompatinda Sankta Stefano, prefere ol vidi ilin en tia stato! Li alproksimiĝis, kaj tuj la muro dividiĝis por lin tralasi, refermiĝante tuj post lia paso: ĉirkaŭe staris soldatoj kaj ĝendarmoj por kontroli la forirajn procedurojn, kaj kiu pretiĝis por foriri, ankaŭ la infanoj ilin rigardis per okuloj minacaj, en muta riproĉo. “Kie oni nin portos, pastro Giovanni? Ili volis diri nenion” ili demandis indikante la soldatojn, kaj pastro Giovanni povis nur repsondi keildum la vespero de la anonco, do klarigante, ke ankaŭ li ne konas la celon, sed “kien ajn ni iros, Kristo estos kun ni.” Ĉifoje tamen la vortoj ne havis la saman efikon de la antaŭa, eĉ se dum li ilin eldiris, la sacrdoto ridetis, premis mnojn, viŝis kelkajn larmojn: frenezaj pro doloro ĉar forŝirataj el la propraj radikoj kiel plantetoj krude eligitaj el la grundo, por neniu estis granda konsolo scii, ke Kristo ilin sekvos en tiu odiseado. Tiuj de la grupo kiu startos tri tagojn poste ne sin montris, tie en la placo: ili restis sur la balkonoj, ĉe la fenestroj, decidinte saluti tiella geamikojn forveturantajn, kvazaŭ ili timus forlasi la hejmojn antaŭtempe kaj volus ĝui ĉiun minuton, ĉiun momenton kroman de tiu hejma intimeco, kaj samtempe ili rigardis scivoleme la amason kuniĝintan, pretan al adiaŭo, konsciaj ke post ne longe tio trafos ankaŭ ilin. La aliaj, atendante ordonon por entrepreni la longan marŝon, apenaŭ rimarkis pri kio okazas ĉirkaŭ ili, kaj aŭdis nur rompitajn voĉojn kaj lamentojn, sed se ili estus vidintaj la personojn ĉe la fenestroj, ili envius. Envio efemera, verdire, por privilegio kiu dissolviĝos tre baldaŭ, sed ili estus donintaj ĉion ajn por dormi ankoraŭ unu nokton, nur unu, en sia lito. Poste la ordono alvenis kaj la longa vico da personoj, eskortita de la soldatoj, forlasis la vilaĝon per paŝoj pezaj kaj malrapidaj, por plilongigi eĉ nur je unu sekundo la restadon sur tiu grundo. Ili ŝvitis sub la vestoj kiujnili surmetis: por forporti kaŝe iom pli, sub la someran veson ili estis metintaj vintrajn ĉemizojn, kelkajn ĵerzojn, lanan kalsonon, aranĝante tiel ankaŭ la infanojn, kaj ekstere estis la aŭgusta varmo. Iom post iom sur la procesion falis silento kaj, alveninte antaŭ la tombejon, ĉiuj mutis kaj krucosignis, salutante siajn karulojn: ĉiu familio la antaŭan tagon estis portinta freŝajn florojn sur la tombojn, bone sciante, ke ekde tiu momento nenniu plu zorgos pri la mortintoj. Kelkaj maljunuloj kaj pluraj malsanuloj estis en la ĉaro de la Ruĝa Kruco kaj tenis la okulojn bone malfermitaj kaj eletendiĝis por vidi la lastan pecon de Vermiglio dum ili malproksimiĝis. Ili estis jam ĉe la fino de la vilaĝo. Ignorantela ordonojn de la ĝendarmoj kiuj ilin pronis al pluiro, la procesio haltis abrupte kaj grandaj kaj malgrandaj turniĝis kvazaŭ por retroveni: sed retro ne ebli reveni. Do ili restis tie, mutaj, unu apud la alia, por rigardi tiujn tegmaneotjn kaj tiujn stratojn tiom intimajn, kaj la pinton de Presanella, kaj per la koro salutis kion ili havis plej karan. Pastro Giovanni, meze de ili, ne parolis, malkapabla eldiri silabon, sed per sia nura rigardo klopodis doni esperon al sia gento, la esperon diri ĝis revido kaj ne adiaŭ. Ili marŝis dum la dudek kilometroj kiuj ilin disigis dela fervojo kaj la nuraj bruoj estis la daŭraj lamentoj de tiuj kiuj ne rezignaciis, la demandoj pri la celo de tiu vojaĝo kiujn la personoj flustris de tempo al tempo kaj kiun neniu aŭdacis fari al la soldatoj; intertempe de ĉiu domo de la vilaĝoj de la valo leviĝis manoj salute kaj okuloj kiuj vidis la malgajan procesion ka jilin kompatis. La eta popolo marŝanta pluiris mekanike, la patrinoj sin tenis al la patroj, al la filoj, al la avoj kvazaŭ por doni sl ai forton reciproke, kaj konsolis sin iomete pensante, ke eĉ se ili lasis la vilaĝon, ili estas mem vilaĝo. La valanoj ĉe la rando de la strato proponis lakton por la plej etaj, panon, iujn biskvitojn por la vajoĝo, ka tio estis ĉio farebla por tiuj povraj animoj. La ĝendarmoj ilin eskortis sen iu ajn vorto, senemociaj antaŭ iliaj sufeorj, sed pastro Giovanni, kiu estis ĝuste apud unu el ili, rimarkis,ke la ulo tenas la kapon klina, kvazaŭ li hontus pro la malnobla tasko, kiun li devas plenumi kaj por la unua fojo post la vespero de la anonco li esperis denove pri ereto da bonvolo flanke de la soldaotj de la imperiestro. “Kiu scias, kio nin atendas” li pensis “eble ne estos tiel terure” kaj dum li pensis infao eble trijara falis teren antaŭ li, elĉerpita pro tiu marŝo tro longo por liaj kruretoj. La patrino ne povis lin porti surbrake: per unu mano ŝi tenis la valizon, per la alia la infanon pli malgrandan, nur kelkmonatan. Pastro Giovanni alproksimiĝis al la infano kaj, gestinte al la patrino, sin proponis por lin porti ĝis la stacidomo, kaj la infano endormiĝis tuj kiam li apogis la kapon al lia ŝultro. Rimarkinte la senkuraĝiĝon de siaj homoj li komencis reciti iujn preĝojn kaj tuj ĥoro el voĉoj kuniĝis al la lia,kaj je tiu punkto ĝis ŝajnis vere procesio religia, el tiuj kiuj tiom da fojoj li celebris en Vermiglio. Li klopodis fari laŭ sia plejbono, pastro Giovanni, ĉia ronĝata tamen, de la timo esti netaŭga por mastrumi tiun situacion: li ne sciis, kion diri, eble tiu homa grego atendis malsamajn vortojn de konsolo, volis ĉeeston pli kuraĝan ol la lian. Vere, tio estis grego, tamen li ne sentis sin bona paŝtisto, sed ja nur paŝtisto, klopodis esti gvidanto ne sciante, ĉu li estsi ĝis tiu momento (kaj eĉ pli ĉu li estos poste) bona gvidanto.

Nessun commento:

Posta un commento